HP-a skanilo en GNU/Linukso

Mi havas ilon Hewlett-Packard psc 1210 por presi, skani kaj fotokopii. Tamen ĝis hodiaŭ mi ne agordis ĝin por skani GNU/Linukse, ĉefe ĉar mi trovis nenion skanindan (certe mi nek serĉis multe, sed mi ne bezonis tion).

Antaŭ kelkaj horoj, studokunulo petis al mi, ke mi skanu matematikan kajeron por li. Mi do ekhavis bonan kialon por lerni pri la temo kaj agordi mian skanilon.
Legi plu “HP-a skanilo en GNU/Linukso”

Saluton, mondo!

Bone, malantaŭ longa tempo malkun blogi, mi decidis rekrei propran blogon, ĉifoje en nia amata Esperanto.

La temaro de ĉi tiu blogo enhavos ĉefe komputosciencon, lingvosciencon kaj aliajn aferojn, kiuj interezu aŭ liberigu al mi. Mi idee anas en la programaroliberecismo, en la esperantismo, en la dvorakismo kaj en aliaj tiaj ideoj.

Eblege mi ne ĝisdatigos ĝin tre ofte, dependante de mia volo por skribi. Mi jam malfruis kelkajn semajnojn por skribi tiun bonvenafiŝon, kaj mi eĉ nek ĝisdatigas mian etblogon en identi.ca. Kie vi ja povas trovi min prokrastanta preskaŭ ĉiam, estas en la IRC-a servilo freenode.

Do, mi ekigas tiun ejon per ĉi tiu afiŝo, «Saluton mondo». Bonvenon al ĉiuj homoj, preskaŭhomoj kaj nehomoj, kiuj legu tion (mi dubas pri ĉu iu ajn tion legos).