Nova vivo

Saluton!

Mi decidis revivigi tiun ĉi blogon. Mi ekhavis la volon skribi iom da aferoj, kaj rememoris pri la ekzisto de la blogo.

Multe da tempo pasis de la lasta fojo. Mi estis pli juna tiam, preskaŭ knabo. Neniam estis multe da aktivo ĉi tie, sed ja kelketaj afiŝoj, paĝo pri mi kun diversaj hontigaj aferoj kaj ligiloj al aliaj blogoj aŭ retejoj. Ĉiuj ligiloj rompiĝis, ili ne rezistis la pasadon de la tempo. Tamen ja travivis ĉi tiu konto kaj eĉ mia kapablo ensaluti en ĝi sen plu havi la tiaman retpoŝtadreson; mi ĝojas pri tio. Dankon, WordPress.com, vi estas tre utila servo! Mi ne forgesu, ke vi neniam forlasis min!

Surprizas min tio, kiom rapide pasas la tempo. Antaŭ jam preskaŭ 9 jaroj mi kreis la blogon kaj mi memoras tiun tempon kvazaŭ hieraŭ. 2009: epoko de multa lerno pri komputiloj kaj ekkono de komputilaj komunumoj. Multege okazis de tiam en mia vivo, kaj samtempe multaj aferoj ŝajnas tre similaj.

Mi preferis reuzi tiun ĉi konton anstataŭ fari novan, kaj lasi parton de la antaŭa enhavo anstataŭ forigi ĉion. La retdomajnon mi ŝatas, kaj estas bone daŭrigi la antaŭan sperton.

Ĉiuokaze, mi ekparolu pri la nova vivo de la blogo. Mi provos ekskribadi. Temas pri bona ago por ordigi oniajn ideojn kaj lerni esprimi ilin klare. Bona ago ankaŭ por konigi aferojn al aliaj kaj eble kontribui al komunumo. Ĉu mi sukcesos aŭ ĉu mi neniam plu afiŝos ion post kion mi skribas nun? Mi tute ne scias. Tio, kio okazos, dependas de multaj aferoj; precipe, ĉu mi trovos ilojn por afiŝi komforte kaj ĉu mi trovos sufiĉe da interesaj aferoj por priskribi. Mi vidu.

Pri kio temos la afiŝoj? Pri io ajn, kio al mi interesas kaj ŝajnas publikiginda. Povas esti pri lingvoj, pri komputiloj, pri dancoj, pri socioj, pri io ajn. Eble multaj ne interesiĝos, eble neniu interesiĝos. Mi esperas, ke iam iu enhavo naskos intereson en iom da homoj, sed kiu scias? La celo ne estas iĝi famulo, sed ja praktiki priskribi miajn ideojn kaj kunhavigi interesaĵojn kun la mondo.

Ĉu la enhavo estos en Esperanto? Ĉimomente jes, sed tio ne estos fiksa afero. Mi skribas Esperante tial, ke la blogo jam estis en Esperanto kaj ke mi sentas min tre komforta pri afiŝado per ĝi, eĉ pli ol per mia denaska lingvo, la hispana. Tamen eble poste mi trovos pli facile priskribi ideojn hispane, aŭ celos fari afiŝojn legotajn de hispanlingvaj konatuloj. Kaj simile pri aliaj lingvoj, kiujn mi scipovas aŭ lernas: eble mi poste volos afiŝi germane por praktiki la lingvon, ekzemple.

Parenteze, mi ĝoje rimarkas, ke kiam tiu ĉi blogo komenciĝis, mia Esperanto ne estis tiom bona kaj devis peni mi por skribi per ĝi, sed nun mi skribas Esperante kun agrabla flueco kaj mi sentas, ke miaj vortoj sonas rimarkeble pli naturaj ol tiuj de antaŭe. La magio de lernado de lingvoj.

Do jen la fino de la reviviga afiŝo. Ĝi bonis dum ĝi daŭris. Sed mi finu ĝin antaŭ ne plu restos al mi bonaj vortoj por skribi. Ĝis la venonta!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s