HP-a skanilo en GNU/Linukso

Mi havas ilon Hewlett-Packard psc 1210 por presi, skani kaj fotokopii. Tamen ĝis hodiaŭ mi ne agordis ĝin por skani GNU/Linukse, ĉefe ĉar mi trovis nenion skanindan (certe mi nek serĉis multe, sed mi ne bezonis tion).

Antaŭ kelkaj horoj, studokunulo petis al mi, ke mi skanu matematikan kajeron por li. Mi do ekhavis bonan kialon por lerni pri la temo kaj agordi mian skanilon.

Malantaŭ unu horo provante, en mia GNU/Linuksa distribuaĵo Arĉ, mi atingis la celon. Mi baziĝis ĉefe en la artikolo sane de la Arĉ-a vikio. Jen mi skribas pure la ŝtupojn, kiujn mi paŝis:

  1. Instali la pakaĵojn sane (skanosistemo) kaj hplip kaj hpoj (peliloj por mia skanilo):
    # pacman -S sane hplip
  2. Aldoni la uzanton al la grupo scanner:
    # gpasswd -a uzanto scanner

    Malantaŭ, reekigi la seancon.

  3. Malkomenti la linion hpaio (forigis #) en la dosiero /etc/sane.d/dll.conf por aktivigi ĝin.
  4. Trovigi la skanilon per scanimage:
    $ scanimage -L
  5. Maleke, skani la bildojn per scanimage:
    $ scanimage >bildo.ppm

    La skanado estas tro simpla kaj rapida Unikse, oni ne bezonas malsimplajn grafikajn interfacojn kun multe da butonoj nekompreneblaj. Mi testis XSane-n sed ĝi estas tro malsimpla, malbelega kaj malfacile komprenebla.

  6. Oni povas do konverti la dosieroformon el PPM (maldensigita) al JPEG (densigita) aŭ alia formo:
    $ convert bildo.ppm bildo.jpeg

Kaj ni jam malekis!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s